Oblatoj

Robert Schuman, patro de Eŭropo, estis benediktana oblato.

La oblatoj en kristana monaĥismo (aparte en la Katolika Eklezio, en la Ortodoksa kaj Eklezio de Anglio) estas tiuj kiuj sin dediĉas al Dio aŭ al lia servo. La termino oblato (el la latina: oblatus = oferita) indikas ĝuste la sindediĉon de si mem al Kristo. Ĝi povas indiki diversajn kondiĉojn kiuj pasis tra diversaj variadoj laŭlonge de la kuro de jarcentoj, kiuj tamen povas esti sintezitaj tiel:

  • Membro, laika aŭ ordinita sed ne ligita per religia volo, nome monaĥo aŭ ordena fratino, kiu filiigis sin mem en la preĝo al la Domo de Ordeno. Li formulis formalan promeson (renoveblan ĉiujare aŭ porĉiame laŭ la reguloj de la ordeno elektita) respekti la regulojn de preĝo en la privata vivo. Tiuj oblatoj ne konstituas religian ordenon.
  • Oficiala nomo de iuj religiaj ordenoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search